Operaco Tempesto

Operaco Tempesto (pole: akcja „Burza”) – militara operaco organizita kaj komencita de taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo kontraŭ germana armeo fine de la germana okupado, senpere antaŭ eniro de Ruĝa Armeo, gvidata lime de la Dua Pola Respubliko. Ĝi daŭris de la 4-a de januaro 1944, kiam soveta soldataro transpaŝis en Volinio la polan-sovetan landlimon el 1939, ĝis januaro 1945.

La ordonon por ĝia komenco donis novembre 1943 ĉefkomandanto de la Landa Armeo generalo Tadeusz Komorowski.

Post transpaŝo fare de Ruĝa Armeo de la orienta landlimo de Pollando kaj forigo de la proponita de polaj regopovoj en ekzilo oferto de militara kunlaboro kun Sovetunio, la 12-an de januaro 1944 la ĉefkomandanto de Landa Armeo donis ordonon n-ro 126, antaŭvidanta apogon de la Ruĝa Armeo en batalo kun germanoj laŭpove de siaj fortoj kaj ŝtataj interesoj. La 26-an de oktobro 1944 lia sekvanta generalo Leopold Okulicki donis ordonon de la operacfino.

Al la operaco Tempesto oni mobilizis sume ĉ. 100 mil soldatojn kaj oficirojn de la Pola Enlanda Armeo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search